Albert Meltzer | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de januaro 1920 en Londono | |
Morto | 7-an de majo 1996 (76-jaraĝa) en Weston-super-Mare | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) ![]() | |
Alma mater | The Latymer School (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto sindikatisto ![]() | |
Laborkampo | Anarki-komunismo ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | The Floodgates of Anarchy vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Albert MELTZER (7a de januaro 1920 – 7a de majo 1996) estis angla anarkiisto, fama kaj kiel aktivulo kaj kiel verkisto.
Meltzer naskiĝis en Londono, kaj aliĝis al anarkiismo je aĝo de dekkvin kiel rekta rezulto de praktiko de boksado ĉe Billy Campbell, maristo, boksisto kaj anarkiisto.[1] Ĉe sia unua anarkiisto kunveno en 1935, li kontraŭdris la komentojn de Emma Goldman pri boksado. Ĉe la Hispana Revolucio li aktivulis pri la Hispana Enlanda Milito organizante solidarecajn alvokojn. Li engaĝiĝis en la kontrabando de armoj el Hamburgo al la CNT en Hispanio kaj agadis kiel kontakto por la spionado de la hispanaj anarkiistoj en Britio.
Iom poste li havis neĉefrolulan ludon en filmo de Leslie Howard nome Pimpernel Smith, ĉar Howard volis pli aŭtentajn aktorojn ludante anarkiistojn.
Meltzer estis kunfondinto de la anarkiista gazeto Black Flag (NIgra Flago) kaj estis fekunda verkisto pri anarkiismaj temoj. Inter liaj libroj estas Anarchism, Arguments For and Against (origine publikigita de Cienfuegos Press),[2] The Floodgates of Anarchy (kunverkita kun Stuart Christie) kaj lia membiografio, I Couldn't Paint Golden Angels, publikigita de AK Press tuj anatŭ lia morto.[3]
Meltzer engaĝiĝis ankaŭ en la fondo de de la organizo proprizonuloj Anarkiisma NIgra Kruco. Li ankaŭ helpis fondi la tiel nomita Biblioteko Kate Sharpley.[4] Li engaĝiĝis en la produktado de la publikaĵoj de la biblioteko, kaj helpis formi ties filozofion.[5]
Li aliĝis al la anarkisindikatisma Direct Action Movement komence de la 1980-aj jaroj kaj estis ties membro, kaj de ties sukceda organizo nome Solidarity Federation ĝis sia morto.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search